
Jen kelkaj miaj notoj el la prikongresaj diskutoj dum
la dulanda kongreso en Sidney.

1. Programo por la auxstina kongreso

- Kurso plejparte en la angla por komencantoj

- Parolrondoj por komencantoj kaj mezniveluloj

- Du apartaj poem-legadoj: unu de relative facilaj poemoj, por
  komencantoj, la alia kun la malpli facilaj

- Por-urba laborprojekto - ekzemple, forigo de rubajxoj dum
  piedekskurso en parko

- Vespera ekskurso al la urbocentra drinkejaro - Versxajne ni luu
  auxtobuseton kaj dungu sxoforon, se ne tro multekostas.  Eble en la
  aligxilo ni demandu, cxu la aligxantoj interesas pri tiu ekskurso,
  por scii antauxe kiom da homoj ni devos auxtigi al la centra urbo
  kaj kiom da / kiom grandaj busoj ni bezonos.

- Alex Shlafer rekomendis havi oratoran konkurson, kiel okazis en
  Sanfrancisko en 1997.  La konkursantoj prenas hazardan temon el
  skatolo de slipoj, kaj havas eble unu horo por pretigi 5-minutan
  paroladon pri tio.

- Ludeja cxambro (eventuale sama kiel la "babilejo" kun mangxetoj) kun
  diversaj ludoj (kelkaj esperantaj, kiel tiu "Sokoj" de Esperanto Antauxen,
  kaj kelkaj sen aparta lingvoligo, kiel sxako kaj goo)


2. Nomsxildoj

- Ili nepre enhavu la vorton "Esperanto" suficxe grandlitere (eble ne
  tiel granda kiel la persona nomo).  Eble "Esperanto League for North
  America" kun la unua vorto en 16-punkta tiparo, la ceteraj kvar
  en 12-punkta.  

3. Publikado

- Wally du Temple parolis pri sia metodo publikigi la kongreson: 1.5
  monato antauxe, sendi informon al la jxurnaloj.  Post kelkaj tagoj,
  telefoni al ili, pardonpeti pro manko en la unu sendajxo, kaj
  promesi sendi plion.  Post 1-2 semajnoj, plenumi la promeson.  2
  semajnoj antaux la kongreso, faksi antauxdankon pro la intenco verki
  artikolon pri la kongreso.  Poste, se aperis artikoloj, instigi la
  partoprenantojn sendi leterojn al la redaktoroj - kelkaj kontrauxe,
  pli multaj favoraj.

  Mi volonte partoprenis la eksperimenton, sed mi tamen iom dubas pri
  la utilo de sxajna kontrauxeco.  Ni vidu, kio okazos en la Sidney
  Times-Colonist, cxu leteroj ja aperos, kiom da kaj kiaj.

4. Pretigado.

- Arlyn Kerr: La LKK faris informfolion pri la kongreso, sed ELNA ne
  povis dissendi gxin pro manko de mono en la kongresa bugxeto.  Ni ja
  menciis tion en la propona bugxeto, do versxajne tio ne estos
  problemo cxi-jare.  Sxi ankaux trovis, ke kiel peranto de
  samcxambranoj sxi havis multe pli da laboro ol sxi atendis - pluraj
  homoj volis helpon trovi hotelcxambron post kiam la Travelodge
  plenigxis, ktp.  (Mi ne havis saman problemon antaux la Atlanta
  kongreso.)

- Les Kerr: Malfacile estis havi informon kaj aprobon de la estraro
  pri decidoj.  Tiuj malemis respondi al retposxtoj.  Fine ili
  alprenis la metodon diri kun cxiu propono "Se ni ne auxdos de vi
  post X tagoj, ni supozos, ke vi aprobos cxi tion."

==============================



Nun ni havas estraran aprobon de la propono kaj la malneta bugxeto.
Laux mia penso, la sekva farenda tasko estas fari la decidojn
kaj kolekti la informojn necesajn por fari la aligxilon kaj la inform-folion.

Decidoj:

1. Kio estos la aro de kotizoj (laux tempo de aligxo, ELNA-membreco, usonaneco, 
agxo, ktp)?

2. Kiuj estos la limdatoj por diversaj kotiz-niveloj?

3. Kion ni ofertos en la aligxilo, rilate al la mangxoj?  Cxu du elektojn, 
plenan serion de mangxoj kaj alian kun duono de mangxoj - aux cxu ni inkluzivu la 
plenan serion en la baza kotizo?  Cxu ni ofertu la bankedon aparte aux 
inkluzivu gxin en la baza kotizo?

Informoj necesaj:

1. Kiuj hoteloj plej proksimas al Concordia?  Ni rangu ilin laux proksimeco 
kaj lukseco kaj donu kontakt-informon pri ili por tiuj, kiuj ne volas logxi
en universitata dormejo.

2. Cxu ni eble povos havi promesojn de aliaj verkistoj (eble Sylvan Zaft, 
Don Harlow, Boris Kolker) veni al la kongreso, antaux ol ni dissendos la informfoliojn?

3. Ni devas havi pli precizan informon pri la dormejoj cxe Concordia por mencii
en la informfolio - ekz. cxu ili havas fridujon, mikroondfornon, ret-ligon?
Menciindas ankaux la ret-aliro per la universitata biblioteko, kaj cxu tio estos
senpaga por la kongresanoj.

Mi supozas, ke ni povas atendi gxis kiam Russ kaj aliaj hejmiros de Pekino,
antaux ol fari finan decidon kaj fari la dokumentojn por sendi al la C.O.
Sed ni jam ekdiskutu la suprajn temojn (kaj eble aliajn, kiujn mi forgesis).

Ni celu havi malnetajn aligxilon kaj informfolion antaux la fino de auxgusto, 
kaj finajn dissendeblajn versiojn antaux la mezo de septembro.  Joel, cxu tio estos
bona tempo por dissendi ilin - cxu vi estos okupata pri aliaj aferoj tiam?

======================

http://www.pobox.com/~jimhenry
